|
1. NOMO. ORGANIZO
|
|
1.1. Nia asocio nomas sin “Ukrainia
Ligo de Esperantista Junularo (ULEJ)” en Esperanto, kaj “Українська Ліга Молодих Есперантистів” en la ukraina.
1.2. ULEJ estas nekomerca, senpolitika,
nereligia organizo kiu disvastigas la lingvon Esperanto.
|
|
1.2.
ULEJ estas landa sekcio de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo)
kaj junulara sekcio de UkrEA (Ukraina Esperanta Asocio).
1.3. ULEJ
reprezentas interesojn de junaj esperantistoj en Ukrainio, havas propran
estraron kaj programon de evoluigo de junulara movado.
1.4. Ĉefa
tasko de ULEJ estas organizi esperantajn eventojn por junularo en Ukrainio sendepende kaj kunlabore kun aliaj
esperantaj aŭ neesperantaj organizoj.
|
|
2. CELOJ
|
|
2.1. ULEJ
agadas por:
(1) konstante pliaktivigi, plifortigi junularan Esperanto-movadon en Ukrainio organizante diversajn esperantajn aranĝojn.
(2) unuigi junajn esperantistojn en Ukrainio.
(3) fari utilan kontribuon por internacia esperanta movado.
|
|
3. MEMBRECO
|
|
3.1. ULEJ estas malfermita al
ĉiu individulo sendepende de raso,
naskiĝloko, religio, kulturo ktp. Ĉiu kiu lernas Esperanton aŭ parolas forte povas iĝi membo de ULEJ.
Unusola kondiĉo por membriĝo estas plenigi la aliĝilon.
Ĉiu membro laŭ
propra deziro povas iĝi membro de UkrEA per pagado de la enirkotizo, tamen
persono kiu ne volas pagi UkrEA-enirkotizon kaj esti membro de UkrEA rajtas iĝi
membro de ULEJ.
|
.
|
3.2. Ĉiu membro apartenas al unu el du kategorioj:
AKTIVA membro kaj HONORA membro.
|
|
3.3. Individulo,
kiu aĝas malpli ol 35 jarojn, estas AKTIVA membro. Pli aĝa individua membro iĝas HONORA membro.
|
|
3.4. Aktiva
membro rajtas partopreni en voĉdono, kandidatiĝi por estrarano, ricevi
tutan informon pri junulara esperanto movado, kontribui en esperantaj
eventoj.
|
|
3.5. Honora
membro rajtas kontribui en organizo de junularaj esperantaj eventoj, ricevi
tutan informon pri la movado de ULEJ, sed ne havas rajton je voĉdono kaj
kandidatiĝo.
|
|
3.6. Membreco
por Aktiva membro indas konfirmi ĉiujare per plenigo de nova aliĝilo. Membreco de Honora membro okazas
aŭtomate kiam oni atingas aĝlimon kaj bezonas nur parolan konfirmon de la
persono.
3.7. Aktiva
membreco de persono povas esti anulita laŭ la decido de estraro post 4
monatoj de malpartoprenado en esperanta movado eksklude gravajn rezonojn.
Anuligo okazas per voĉdono.
|
|
4. ESTRARO
|
|
4.1. La
estraro estas grupo de aktivuloj kiuj elektiĝas per voĉdono fare de regulaj
membroj.
4.2. La
elekto okazas kiam pli ol duono da voĉoj estas por. Oni rajtas
voĉdoni per ĉiu moderna komunikilo: rete, poŝte, telephone ktp.
|
|
4.3. La
oficperiodo de estrarano komenciĝas en la 10-a de majo kaj daŭras dum 1
jaro.
|
|
4.4. La sama
estrarano povas esti elektita por la sama postena dum dua jaro, sed ne pli.
La pauzo inter nova ebla kandidatiĝo por la sama posteno estas 1 jaro.
|
|
4.5. La
estraro konsistas el la prezidanto kaj aliaj estraranoj, nome vicprezidantoj,
kasisto, ĉefoj pri diversaj branĉoj. Postenoj estas proponitaj per ĉiu
nova prezidanto kaj povas ŝanĝi depende de neceso.
|
|
4.6. Unu
estrarano rajtas okupi samtempe ne pli ol du pozicioj.
4.7. La
estraro faras decidojn pri la plej gravaj demandoj de evoluigo, disvastigo,
plifortigo de junulara esperanto movado kaj respondecas pri la organizo de elektitaj
esperantaj projektoj.
|
|
4.8. La
estraro estas malferma al opinio de ĉiu alia membro de ULEJ, kvankam ĝi ne
devas obei ilin.
4.9. Ĉiu
membro kiu ne konsentas kun laboro de estraro aŭ estrarano rajtas eksprimi
sian opinion kaj proponi skribe novan elekton de estraro au estrarano. Tio
eblos se aliaj aktivaj memroj
subtenos proponitan ideon.
|
|
5. KUNVENO
5.1. ULEJ
kunvenoj okazas minimume 2 foje monate. Dum ULEJ-kunvenoj aktivuloj kaj estraranoj
diskutas aktualajn demandojn, organizas diversajn kulturajn kaj edukadajn aranĝoj
por plialtigi nivelo de Esperanto, interŝangĝas novan interesan informon.
|
|
5.2. Estraro
havas aparte propran estrarkunvenojn por priparoli ĉefajn demandojn
minimune 1 foje monate.
5.3. Ĉiu
ULEJano laŭ ebleco devas peni esti en regulara reta kontakto kun aliaj
membroj. Ĉiuj aktualaj demandoj kiuj volas diskuti aktivuloj au estraranoj
eblas decidi dum retaj kunvenoj.
|
|
6. VOĈDONO
|
|
6.1. Per
retpoŝta (rare telefona) voĉdonado regulaj membroj de ULEJ (1) elektas aŭ konfidas
malkonfidas estraranojn; (2) ŝanĝas la regularon de ULEJ; kaj (3) decidas aliajn
aferojn, kiujn la estraro opinias gravaj.
|
|
6.2. Persono
kiu deziras kandidatiĝi devas informi pri tio prezidanton per ĉiu moderna
komunikilo (rete, telefone ktp.) au dum rekta konversado.
|
|
6.3. La
resulton de voĉdono decidas la opinion de pli ol duono de la validaj voĉoj.
6.4. La
resulton de la voĉdono devas esti disendita rete al ĉiu membro au esti
pendigita en ULEJ paĝaro.
6.5. La
estraro rajtas okazigi propran voĉdonon koncerne gravaj demandoj de
organizo de diversaj esperantaj projektoj kaj eventoj kiuj antaue subtenis
aaktivuloj.
7. FONDUSO
7.1. Por
subteni sin ULEJ havas sendependan fonduson por ĉiu deziranto fari materian
aŭ financan kontribuon por esperanto agado. Tamen ULEJ ne agitas siajn
membrojn pro nepra financa subteno de sia aŭ ia alia organizo, sed povas
rekomendi filantropan materian aŭ financan subtenon.
7.2.
Estrarano-kasisto respondecas pri observado, kontrolo de kontribuojn en fonduso kaj pri la informado pri la
fondusa fonkcio en ULEJ-paĝaro.
|
|
8. REVOKO
|
|
8.1. Estrarano(j)
estas revokita(j) tiam, kiam sufiĉa nombro da regulaj membroj faras skriban
postulon de eksiĝo. La postulon devas akompani propono de kandidato(j) kiu
anstataŭos la revokito(j)n. Sekvas voĉdonado, kiel por kutima elektado.
|
.
|
8.2. La
necesa nombro por la revoka postulo estas duono de la validaj voĉoj en la
elektado, per kiu oni elektis la koncernan estraranon.
|
|
9. ALIAJ
|
|
9.1. Ĉi tiu regularo ekvalidas de la 1-a de septembro 2010.
|
|
9.2. Se
necesas, la estraro rajtas proponi ŝanĝi la regularon, kun konsento inter
ĉiuj estraranoj. Tiam okazas voĉdonado de ĉiu membro kun voĉdonrajto.
|