Ludoj

Sube  vi  povas  vidi  ludojn  kaj  urbojn  al  kiuj  ULEJ  sendis  ilin
Ricevante la ludojn vi promesas ludi ilin nur en Esperanto!!!


Homlupo

Nombro de ludantoj: 8-18
Tempo: 30-40 min

http://iej.esperanto.it/aktivule/aktivule-homlupaludo.pdf - la reguloj!!!
La ludon esperantigis Leŝa Katruca el klubo "Ek!" (Kijivo).
Urboj: Kijivo, Jalto, Odeso, Ĥarkivo
Eksterlande: Londono (Britio), Vieno (Aŭstrio), Istanbulo (Turkio), Minsko (Belorusio), Glazov (Rusio), Tiefosi (Ĉinio)

Sabotanto
Nombro de ludantoj: 3-10
Tempo: 30-45 min
Gnomoj
fosas tunelon al oro, sed en la ludo ĉeestas kaŝitaj sabotantoj kun tute aliaj planoj.
Urboj: Kijivo, Jalto, Odeso, Ĥarkivo


Ekparolu en Esperanto
Nombro de ludantoj: 2-8
Tempo: 15-30 min
Vi havas iom da bildoj sur via karto, kaj vi devas la plej rapide trovi la saman bildon ĉe supra karto de la kartaro.
Se vi trovis! Diru tiun vorton en Esperanto kaj transmetu la karton al via kartaro.
Gajnas tiu kiu kolektis la plej multe da kartoj.
Urboj: Kijivo, Jalto, Odeso, Ĥarkivo

Unu karto
Nombro de ludantoj: 2-10
Tempo: 15-20 min
La ludo estas simila al ludo "Unu", sed ĝi estas pli amuza dank' al aldonaj kartoj kun porkoj.
Ĉiu ricevas po 8 kartojn, kaj unu karton oni metas en la centron, se tio estas porka karto - ĝi montras nur koloron.
En sia movo vi metas en la centron karton kun la sama koloro aŭ valoro (kiel supra karto en la centro).
Kiam en viaj manoj restas nur unu karto indas diri "Unu karto!". Ja se alia ludonto kaptos vin,
ke vi havante unu karton ne avertis pri tio - vi ricevos du kartojn de la kartaro.
Gajnas tiu, kiu ne plu havas kartojn.
La ludon esperantigis Andreo Jankovskij kaj Sergeo Bojko (Kijivo).
Urboj: Kijivo, Jalto, Odeso, Ĥarkivo

Citadelo
Nombro de ludantoj: 2-8
Tempo: 30-90 min

Iom komplika ludo! Ne por komencantoj.
Vi devas konstrui propran urbon kun 8 kvartaloj.
La ludon esperantigis Andreo Jankovskij kaj Sergeo Bojko (Kijivo).
Urboj: Kijivo, Jalto